Citronsuko

La citronsuko estas bona ekzemplo de acida gusto.
Citrontranĉajo permesanta eliron de suko.
Elpremita citronduono.

Citronsuko estas la suko akirita el la endokarpo de la citronoj kiam oni elpremas ilin (ĝenerale per kuireja ilo nome citron-premilo). La citronsuko kutime estas proksimume la 30% de la pezo de la frukto. Hejme ĝi estas akirebla per rekta elpremo el la citronoj (mane aŭ perpremile), kvankam jam citronsukoj estas disponeblaj industrie enuje kaj aĉeteblaj en ĉiovendejoj. Plej el ili estas kontrolataj fare de internaciaj kaj enlandaj manĝokontrolaj organizoj. La suko de averaĝa citrono povas esti proksimume 48 g.

Ties karaktera acida gusto estas avigata de la citrata acido (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas limoneno kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la palato reagon de 'defendo' kiu pliigas la salivoproduktadon por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa epitelio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search